Soneto kun sangoinundo
kie mi ankoraŭ ne estis? 
vid-al-vide... superbalkone 
alietaĝe... nun malkone 
ĉie mi jam movojn ekzercis 

mi skribis pri malfeliĉaĵoj 
traktante ilin kun humoro 
sano restas kiel valoro 
sed jam kun aliaj dolĉaĵoj 

ĉiufoje venas novaĵoj 
kun malnovaj formoj ligataj 
per tre delikataj kromaĵoj 

"por vin trafu sangoinundo!" 
blasfemoj estas praktikataj 
depende de minacabundo 
Zuriko, la 4an de novembro 2004