Soneto pri birdo sur drato
la aŭguro ĝuste montriĝas 
ĉielon de tero limigis 
drategoj kiujn ne pendigis 
fantomo kiu nun moviĝas 

l' nigra birdo sidas sur drato 
kaj rigardas min interese 
mi kuŝas sur herbejo strese 
sentante ke alvenas fato 

en alia situacio 
birdo sidis apud fenestro 
mi estis post operacio 

ne estis halucinacio 
ĉar baldaŭ l' hospitala estro 
provokis min al emocio 
Zuriko, la 9an de novembro 2004