Soneto en kvinstelhotelo
mi rakontas ke mi ĵus loĝis 
en bona kvinstela hotelo 
USoZo nomiĝas la stelo 
ne ne mi tute ne kamboĝis 

kun mi babiladis buĉisto 
boksisto kun temperamento 
ŝerculo kun rusa akcento 
verŝajne grava oficisto 

servado estis gustoplena 
kun koreco kaj ofereco 
kaj etoso... bedaŭre ĝena 

tiu restado estis falo 
ĉar nomiĝis tiu beleco 
Universitathospitalo
Zuriko, la 1an de decembro 2004