Soneto ĉe manko de fido
mi fidas iun ĝisprofunde 
aŭ mi tute ne povas fidi 
ĉar iu min volas perfidi 
kaj tion travivas mi vunde 

tiu ofta manko de fido 
koncernas min ankaŭ en fono 
kaj kiam alvenas bezono 
mi tuj forgesas pri perfido 

aliaj min vidas suspekte 
ĉar mi estas iom alia 
sed ili pensas tro konjekte 

tiel nia rondo fermiĝas 
per komuneco opinia 
mi kun ili fide ligiĝas 
Zuriko, la 10an de decembro 2004