Soneto pri pasintletero
Krzysztof Trembczyk post multaj jaroj 
de ne ĉiam taŭga migrado 
je modesta socia grado 
vivas kun freŝaj kontraŭstaroj 

inter Majorko kaj Berlino 
gvidas vivon sufiĉe certan 
kaj havas mentalon ofertan 
ĉiam kun alia knabino 

mi skribis pri la fenomeno 
sed pri l' nomo mi ne menciis 
ĉar kuntekston mankis subteno 

mi ne scias tamen mi sentas 
ke li multe satisfakciis 
kaj li sin bone nun prezentas 
Zuriko, la 16an de decembro 2004