Soneto pri memora tago
denove datreveno pasas 
kviete kun alko ĉampane 
ni esperas ke ankaŭ sane 
jam de mateno ni frikasas 

poste antaŭfestaj aĉetoj 
kaj momenteto por reflekso 
sed ne pri iu ajn kodekso 
pri kiu restas nur obĵetoj 

konkludoj ne estas konstruaj 
kaj ne taŭgas por realigo 
pro sur l' mondo terenoj bruaj 

en Irako denove morto 
zorgas pri horor-"stabiligo" 
ĉiu zorgas pri propra sorto 
Zuriko, la 23an de decembro 2004