Soneto pri kristnaskdeziroj
oni telefonas dezire 
ĉiu deziro sam-enhava 
ke nur feliĉo estas grava 
sincere afable kaj mire 

atingi ion nekredeblan 
kio entute ne ekzistas 
eĉ se disrevo poste tristas 
akirante sentecon feblan 

la homa emo feliĉigi 
aliajn estas bona moro 
ĝi povas moralon levigi 

sed perversa interpretado 
foriras de tiu valoro 
je iraka "stabiligado"
Zuriko, la 24an de decembro 2004