Soneto pri la papa beno
oni prenas tion respekte 
ke Johano Paŭlo la Dua 
agas je lingvo evolua 
Esperanton montras efekte 

tiuj ĉi kelkaj piaj vortoj 
pli gravas ol tuta agado 
de esperantista brigado 
kun ĝiaj memlaŭdaj raportoj 

milionoj da homoj scias 
ke Esperanto estas grava 
se ĝi ĉe la papo funkcias 

ĉi tiu forta argumento 
fariĝas ankaŭ tute prava 
je ĉiu agada momento
Zuriko, la 25an de decembro 2004