Soneto pri ŝanĝita tasko
la tasko kiun mi sin donis 
okazis eĉ iom danĝera 
ĉar intelekte degenera 
tajpado min tute prizonis 

mi sentas ke pensoj rigide 
ne kaptas favorajn ideojn 
kaj ne transformiĝas en kreojn 
agante kontraŭ mi perfide 

mi tajpos de nun malrapide 
revenante al la inspiro 
kiu venas dense kaj fide 

novaĵoj akiros preferon 
kaj "nula horo" kun Lupiro 
atingos ĝustan cirkuleron
Zuriko, la 28an de decembro 2004