Soneto state kontraŭstara
skiado trapasas agrable 
kiam skiulo estas juna 
sed jam en la aĝo aŭtuna 
agrableco restas probable 

aĝulo skias iom rajde 
por ke ne diru ke ridinde 
kiel maĉgumo trenfalinde 
aliaj prenas tion tajde 

sur neĝo paŝas preskaŭ pie 
tamen vespere ĉe bufedo 
sidas sur la ebria sledo 

por ke ne estu tiel fie 
nin brunigas februarsuno 
sur nia terasa lakuno
Soglio, la 14an de februaro 2004