Soneto tombejkarnavala
mi vidas malsupre tombejon 
ĉiuj tomboj nun malfermiĝas 
kaj skeletoj dance moviĝas 
okupante tutan scenejon 

komenciĝas tombeja balo 
ĉiu monstro posedas maskon 
plenumante perfidan taskon 
kreiĝas soglia karnavalo 

vibras ostaj koksoj kaj brakoj 
ankaŭ kapoj turnas sur koloj 
plena kaoso - grakoj krakoj 

maskoj eniras la ŝalupon 
kiu navigas kun petoloj 
atingante montaran ŝtupon
Soglio, la 19an de februaro 2004