decido ekfalis surprize ni tuj revenas al Zuriko ĉar tiel volas nia psiko mi klarigas pri tio skize neĝo nin kovris kaj nebulo fabelaj vidindaĵoj ĉarmis sed poste nigraj pensoj svarmis kaj mi fariĝis senmovulo sen suno kun montoj kovritaj daŭra esto fariĝis vana kaj ni pro tio deprimitaj malpleniĝis ligna vilao febla laŭ aspekto kabana kun la plej kora adiaŭo