Soneto - travivante arton
“mi tamen sukcesis travivi” 
oni parolas ĉiutage 
plage sed ne kontraŭreage 
ni povas progresive trivi 

arlekenoj per tamburegoj 
kanajlas bruege sur stratoj 
tamburoj eĉ krevas de batoj 
la fenomeno por prelegoj 

ĝuste pasis la katolika 
komenciĝas la protestanta 
karnavalo – venos laika 

inter tiuj klaŭnaj malcedoj 
mankas ankoraŭ esperanta 
apartenanta al la kredoj
Zuriko, la 29an de februaro 2004