Soneto pri la vizitkarto
li sin prezentis per la karto 
kaj volis ankaĆ­ havi mian 
mi faris mienon envian 
ne atestante pri bonfarto 

tuj mi decidis presi same 
la vizitkarton de artisto 
kongrue kun aventuristo 
tre simple krom tio orname 

presisto vigle palpebrumis 
kontenta je favora mendo 
misklikis kaj malliniumis 

nun devas li fari denove 
afable sen iu ofendo 
kun atentego antaĆ­prove
Zuriko, la 6an de februaro 2004