Soneto pri malcivilizo
pri anticivilizacio 
oni nepre devas nun diri 
perversan etoson deliri 
en plena halucinacio 

vere rekta demokratio 
ekzistas nur en unu lando 
„avanti“ perdiĝis en rando 
malgraŭ socia apatio 

multaj povantoj nun rigardas 
al krude primitiva moro 
kun grandhororo sen humoro 

kreteno setlejojn bombardas 
farante tutmondan spektaklon 
kaj preskaŭ ne trovas obstaklon
Zuriko, la 9an de februaro 2004