Soneto sur maldekstra flanko
ĉiu malsocia fripono 
volas esti kapitalisto 
ne nur kruda oportunisto 
sed ankaŭ hom’ kun ruĝa fono 

ne estas lefto sed betono 
disfalanta pro maljuneco 
certe nur kun unu ebleco 
foriri entute de kono 

espero pri la paradizo 
jam kuŝas longe detruita 
restas normaleca devizo 

malegala individuo 
agas komune motivita 
per laŭbezona kontribuo
Zuriko, la 1an de marto 2004