Soneto pri krea revuo
„Pola Esperantisto” bone 
aspektas sepiokolore 
reflektas enhavovalore 
oni povas diri impone 

revuo kvankam tre modesta 
sed tamen riĉa laŭ ideo 
kun vigle pripensita kreo 
je celo esprime honesta 

papertuŝado foliume 
agordas leganton agrable 
bonega revuo resume 

kiam venos novaj sistemoj 
motivoj ŝanĝiĝos probable 
nur restos la samaj blasfemoj
Bastiono de Silento, la 10an de marto 2004