Soneto pri esperantado
esperante mi skribus ĉiam 
eĉ se tion legus neniu 
pripensu kaj ne ironiu 
similon mi trovus neniam 

Samuel Pepys – rememoroj  
en la propra lingvo skribitaj 
la kodoj poste deĉifritaj 
gvidis lektorojn al hororoj 

mi scias – mi estas strangulo 
jes oni min tiel pritraktas 
kun Esperanto en cirkulo 

kiam mi legas en teatro 
oni klaĉas – arto abstraktas 
sur cerbo vastiĝas cikatro
Bastiono de Silento, la 11an de marto 2004