Soneto pri vanaj virusoj
ĉiutage venas multege 
de l’ liberalul’ l’ katoliko 
l’ komunist’ kun la febla psiko 
persekuto vanas stratege 

ili pensas ke mi ne scias 
kiu sendas tiujn stultaĵojn 
mi ne faras reciprokaĵojn 
damnite mi tion mencias 

por ili restas la ebleco 
ŝnurnodi proprajn genitalojn 
kaj pendiĝi sen sekureco 

iu helpanto devas skui 
ĝis ŝnuro krevos kaj detalojn 
rakonti min kaj kune ĝui
Zuriko, la 5an de marto 2004