Soneto pri tago pasia
pasio posedas signifon 
diverse ligitan kun kruco 
artikolo teatro – ŝpruco 
de fonto grandigas soifon 

Ewa Hess en semajngazeto
Christoph Marthaler – reĝisoro
surogatoj por metaforo
krucigo kaj poste demeto 

la tuta tago nur pasioj 
sed en la simpatiaj formoj 
signifas en humanaj normoj 

ĉe la fino Guinness-biero 
kun la pripenso pri la tero 
je senĉesantaj agresioj
Zuriko, la 8an de marto 2004