Soneto pri pleba tumulto
kriado pri filmo „Pasio” 
posedas en la kerno stulton 
kompreni la pleban tumulton 
oni povas sen ekspansio 

amaso ĝojas pri akcio 
en kiu oni lasas sangon 
la historio havas rangon 
nur per sanga revolucio 

de tiama morto turmenta 
ni de stacio al stacio 
moviĝas per revelacio 

morto por kulturo momenta 
estas senta abnegacio 
por tuta civilizacio
Bastiono de Silento, la 10an de aprilo 2004