Soneto formoralitata
se iu ne volas akcepti 
ke morala aŭtoritato 
per intelekta surogato 
agas tiu devas percepti 

mizero ne estas respekta 
oni ne scipovas sen mono 
malkovri saĝulon por kono 
eĉ per aplombo malkorekta 

kaj strange ĝuste por kontrasto 
erao malriĉulan nomon 
tenas malgraŭ riĉa prokrasto 

prezo de la moralbalasto 
pezigas ĉiun ekonomon 
kiu fariĝas povrulgasto
Zuriko, la 12an de aprilo 2004