Soneto pri kuraĝbezono
nuntempe por esti artisto 
oni devas krom kapableco 
havi malŝaton por riĉeco 
kaj zorgi pri sia ekzisto 

antaŭ ĉio granda kuraĝo 
estas je arto bezonata 
ĉiu verko estas amata 
pro granda labora engaĝo 

artisto ne estas normala 
kiel aliaj panmanĝantoj 
ĉar li povas esti skandala 

li scias pri mondo brutala 
kaj reagas per hantagantoj 
inspiro ne restas formala
Castellina Marittima, la 15an de aprilo 2004