Soneto pri hontinda temo
Esperanto tie profitas 
kie regas granda subpremo 
ĉu ne estas hontinda temo 
dum ideologio mitas 

bulgaroj disdonis medalojn 
dum la jubilea kongreso 
sekretaj agentoj kun streso 
observis aliajn detalojn 

kaj kio nun restis de tio 
la iamaj socialistoj 
volas esti kapitalistoj 

korupto prosperas ho Dio 
tiuj de la kongresaj listoj 
ne plu estas esperantistoj
Bastiono de Silento, la 2an de aprilo 2004