Soneto pri Unu l’ Unua
festiĝu La Unua Majo 
unuafoje la unua 
preskaŭ tuteŭrope kongrua 
kun kaŭzo por senlima gajo 

unuiĝu ne nur Eŭropo 
sed ankaŭ ĉiuj kontinentoj 
kredante je pacaj momentoj 
en tutmonda kalejdoskopo 

per la unua eŭforio 
gvidas unuiĝantaj koroj 
al la mensa purgatorio 

sendepende de ĉiuj baroj 
mentale diferencaj moroj 
ne timigu nin kontraŭstaroj
Zuriko, la 1an de majo 2004