Soneto sur romantikspuroj
pri patriotismo dirante 
kaj ĉiuj ismoj pri etiko 
ni memoru pri romantiko 
ĝiajn spiritojn adorante 

ankaŭ Stanisław Lem - mi legas -
patriote blovis kusenon 
de litokovrilo fadenon 
ĝis nun kosmo kompate segas 

mi pensas tamen pasintece 
ĉar nuntempo estas abstrakta 
kaj forŝoviĝas venontece 

ĉu ni laŭdu iaman tempon 
nur pro aĝeco tro difrakta? 
pli bone ni ĝuu printempon 
Bastiono de Silento, la 11an de majo 2004