Soneto pri deva persisto
ni renkontiĝas dum sepultoj 
aliaj devoj ne ekzistas 
nur tiu ke nin nun persistas 
kaj pri tio daŭras konsultoj 

kontentaj ke li jam forpasis 
ĉar pezigis familianojn 
neniu konas siajn spanojn 
morto ankoraŭ nin ne ĉasis 

ĉu ridi anstataŭ funebri 
kulturante hipokritecon 
laŭ aliaj prudon celebri 

aŭ de decido al decido 
vivi flegante sekurecon 
zorgante pri propra avido 
Zuriko, la 12an de majo 2004