Soneto pri bona spektaklo
ne pufvangaj deklaracioj 
sed pensoj inter tiuj frazoj 
generacioj al oazoj 
gvidis - al civilizacioj 

malplenaj vortoj ne ĝoigas 
ankaŭ publikaj manifestoj 
la ideologiaj testoj 
troigante sin ridindigas 

"Kiu timas pro Wirginia Woolf?" 
reĝisoro Klaus Henner Russius 
aŭ Graziella Rossi aŭ Rudolf' 

eble Edward Albee - aŭtoro 
Monika Dierauer Nils Torpus 
Jaap Achterberg - bona aktoro?
Zuriko, la 31an de majo 2004