Soneto pri ploro de tero
Theodoros Angelopulos 
premiere de film' "Eleni" 
volis malsek-etoson teni 
kiu terajn plorojn dispelos 

tiu granda filma poemo 
montras triste forton de amo 
ĝian disvolvon kontraŭ dramo 
je terurmilita problemo 

en libro TEMPO mi provokis 
la dudek sepan de aprilo 
balkanan militon mi mokis 

ne sciante ke li naskiĝis 
ĉitage - mia sorĉistilo 
tiamaniere riĉiĝis
Zuriko, la 8an de majo 2004