Soneto pri esperanteco
esperanta literaturo 
tre ofte estas infaneca 
kaj pro tradicio tro deca 
pli mildiĝas en ĝi bravuro 

neologismoj konfuziĝas 
tamen ili estas necesaj 
sed ofte estas malpermesaj 
tiuj kiuj malagrabliĝas 

oni devas longe pripensi 
pri kio temas en la verko 
oni bezonas ĝin kondensi 

en tiu lingvo interesa 
simpla kaj forta kiel kverko 
ĉio ŝajnas esti progresa 
Bastiono de Silento, la 13an de junio 2004