Soneto je mondumbiliko
pri io iujn ni demandas 
kaj tamen ne volas decidi 
ĉar ni preferas ĉion vidi 
tiel kiel nur ni komandas 

tre ofte ni per memsugesto 
kredas pri io malreala 
eĉ en sonĝo tute fatala 
tiam fariĝas vivtempesto 

ni volas esti umbiliko 
de la ĉirkaŭanta nin mondo 
vive imaga artifiko 

sed la tero sen ni ekzistas 
malumbilikiĝas eĉ rondo 
kiu dumvive nin asistas
Zuriko, la 19an de junio 2004