Soneto kun monta pikniko
ni iras hodiaŭ al montoj 
en dorsosako piknikaĵo 
kaj en animo humoraĵo 
ĉar foriris nubegaj frontoj 

ni trapikis sferon de nuboj 
supre per suno ni varmiĝis 
kaj niaj vizaĝoj ruĝiĝis 
pri efekto ekestis duboj 

meze de tiu ĉi vagado 
okazis laŭ plano pikniko 
manĝado kaj ankaŭ trinkado 

poste homo fariĝas pigra 
eĉ se pli freŝa pro fortiko  
malgraŭ neĝo voj' estas nigra 
Eggberge, la 26an de junio 2004