Soneto pri posta silento
oni min demandas pri polaj
eventoj en la pasinteco 
hodiaŭ ekzistas ebleco 
tiam kontraŭoj estis solaj 

mi ne estas UEA-ano 
ĝuste pro tiamaj aferoj 
sed nun malaperis danĝeroj 
kaj ĉiu restas partizano 

"mi estis kontraŭ" "mi batalis"  
diras tiuj kiuj lojalis 
ĝis kiam komunismo falis 

hodiaŭ ĉiuj kuraĝuloj 
fariĝas heroaj bravuloj 
mi sidas inter silentuloj
Bastiono de Silento, la 3an de junio 2004