Soneto pritraktanta arton
ĵurnalistoj televiziaj 
pritraktas arton malprofunde 
kaj kulturon tro malabunde 
iom en gustoj malvaziaj 

"Kulturzeit" montras senkomente 
kiel agas faŝistoidoj 
sed tio estas dirlididoj 
reklamaj por ili momente 

demandoj estas formulitaj 
kiel en lernejaj ekzercoj 
eĉ inverse moraligitaj 

tre ofte seriozaj temoj 
estas donataj kiel ŝercoj 
sukerume kaj sen dilemoj 
Zuriko, la 30an de junio 2004