Soneto je papa vizito
papo alvenis al Svislando 
svisoj bonvenigis lin kore 
ĉar li pritraktis malfavore 
prezidenton de militbando 

eĉ homoj kontraŭreligiaj 
akceptis papon simpatie 
li diris bene ke ĉi tie 
ĉiuj kulturoj restas piaj 

dum l' tago de naturmedio 
la tero ploris ribelante 
naturajn rajtojn defendante 

la granda juna familio 
de l' katolika eklezio 
Sanktan Patron vokis laŭdante
Zuriko, la 5an de junio 2004