Soneto kun la dika streko
nubegoj sur Nigra Monako 
ĉirkaŭigas rokojn ŝanĝante 
lokojn kaj neĝbildojn pentrante 
preparante sin al atako 

ĝis nun tiu nuba spektaklo 
okazas preskaŭ en silento 
ĉar flustras apude torento 
kreiĝas natura miraklo 

la suno venis de pintneĝo 
kaj lumigas pluvon en valo 
aperis ĉielarka seĝo 

teorio de dika streko 
efektiviĝis en portalo  
de blua ĉiela ferdeko 
Gimmelwald, la 12an de julio 2004