Soneto pri malintereso
bele estas kaŝe troviĝi 
ne legi ne aŭdi radion 
ne rigardi televidilon 
pri nenio interesiĝi 

rigardi kolorojn de maro 
de akvo elstaritajn ŝtonojn 
kaj fari neniujn admonojn 
por indiĝena loĝantaro 

ĉu estos favora vetero 
kiam ni veturos al lago?
certe kun neniu sufero 

tiuj homoj ŝajnas normalaj 
tamen tre ofte sen imago 
pro tio kun paŝoj fatalaj 
Sveti Stefan, la 27an de julio 2004