centdekkvinjaraĝa Tucholsky en noktaj deliroj fantomis en tiuj sonĝoj mi eĉ vomis kaj emis teruron agnoski en kontraŭpola gazetaĉo nomata "Piorun" li protektis venontajn faŝistojn - neglektis dignon por pelvo de lentkaĉo poste li ŝanĝis opinion tio okazis tro malfrue referencoj donis nenion krom tiu nigra epizodo li estis interesa plue estis eĉ je Tucholsky modo