Soneto pri kaŝa rigardo
de nia teraso ni vidas 
ĉiujn kvar flankojn de la mondo 
ekzemple sur la mara ondo 
velŝipo je grundo ne fidas 

alie - ni povas rigardi 
ĉiujn en nia ĉirkaŭaĵo 
kaj ili nin ne pro baraĵo 
do estas agrable mansardi 

vasta maro antaŭ ni bluas 
apude fabela insulo 
kun la vidindaĵo kongruas 

skiparo volas ĵeti ankron 
ŝipestro estas malfidulo 
tute ĝuste - li fiŝos kankron 

Sveti Stefan, la 30an de julio 2004