Soneto pri maniermankoj
en Bastiono de Silento 
laŭ la nomo regas kvieto 
dum en Zuriko kun impeto 
bruegas homhoma taĉmento 

lando nomas sin civiliza 
homoj aspektas naturale 
kaj kulturon montras fatale 
kaŭzo verŝajne globaliza 

de tiu pruda sovaĝeco 
ni fuĝis al loko trankvila 
ĉar ne plaĉas al ni prudeco 

la plej bona demokratio 
devas esti ankaŭ humila 
sen la primitiva orgio 
Bastiono de Silento, la 4an de julio 2004