Soneto kun tumulta bruo
dormpasteleton mi englutis 
ĉar estis tiel granda bruo 
ke timis nia lita duo 
poste en dormo mi balbutis 

mi restis entute senpova 
ĉu tio eblas en la lando 
ke nokte krias sovaĝbando 
kaj polico ŝajnas senmova 

mi al mia edzino flustras 
kaŝe kaj entute sekrete 
por polico mi ne ilustras 

mi ja ne estas provokanto 
sed tamen pripensas mi trete 
ĉu ne ekesti denuncanto 
Zuriko, la 5an de julio 2004