Soneto skribita malvole
mi povus skribi pri konata 
homo kaj festi nasktagon 
pendigi esperantan flagon 
kaj kanti por lingvo amata 

mi tamen admiras naturon 
kiu estas multekolora 
per tio restas tre valora 
ĉar ĝi provokas aventuron 

mi povas nudpiede vagi 
tra herbejoj plenaj de roso 
sed pri betonaj placoj blagi 

ĉe arbaro torento plaŭdas 
konforme al verda etoso 
nenion mi diras sed aŭdas 
Bastiono de Silento, la 6an de julio 2004