Soneto por la poetino
Kara Sinjorino Agata 
mi legis poemojn kelkfoje 
kaj nun mi respondas tre ĝoje 
via verko estas ŝatata 

mi perdis temp-orientiĝon 
eĉ se mi vin tute ne konas 
sed Varsovio en ni sonas 
portas malnovurban prestiĝon 

via desegnaĵo de placo 
personoj naturo kaj bestoj 
ĉio sur konata surfaco 

mi sendas al vi libron BLAGA 
vortoj en ĝi estas protestoj 
kaj vero restas malimaga 
Zuriko, la 7an de julio 2004