Soneto podolie nupta
tiom da foje mi priskribis 
refleksojn de nupto jam fama 
ke tiu etoso tiama 
eĉ ofte kontraŭmore gibis 

inter fenestro kaj piano 
staras nupta fotografio 
kaj malantaŭ biografio 
de Zygmunt Haupt - podoliano 

ambaŭ dokumentoj raportas 
pri nuptoj kiujn mi ne vidis 
tiu rememoro malfortas 

"mi revenos" de unu kanto 
historio prave perfidis 
por amantino kaj amanto 
Zuriko, la 9an de julio 2004