Soneto sur mallasta karto
sento mordas nin ambaŭflanke 
nostalgio por hejma bono 
kaj por maro kaj por balkono 
por tuta vidindaĵo - danke 

ĝuste suno leviĝas monte 
komencas koncerti cikadoj 
sur maro insulaj kaskadoj 
diskrete ligas ombrojn ponte 

ni dankas por vi kara Nina 
pro tio ke vi nin gastigis 
nia danko estas senfina 

baldaŭ ni drinkos brandon prunan 
komune - ni ĝin enpakigis 
por tosti vivon oportunan 
Sveti Stefan, la 1an de aŭgusto 2004