Soneto pri flanko silenta
kiuj tre serioze kantas 
ke muĝas abioj sur pintoj 
tiuj kuras tra labirintoj 
kaj ĉe fino de vojo hantas 

oni ripetas absurdaĵojn 
diletantece formulitajn 
kaj fatale artikulitajn 
detruantajn montvidindaĵojn 

Andrzej Bednarski en memoro 
ne ŝatis kantajn sensencaĵojn 
por li tio estis hororo 

Norwid kaj Dante - la aŭtoroj 
kiuj faris por avo draĵojn 
refleksajn kiel saĝfaktoroj  
Bastiono de Silento, la 10an de aŭgusto 2004