Soneto ĉe olimpiado
en Grekio mi skribis multe 
la landon mi memoras kore 
sed olimpikojn nun mi fore 
lasas ĉar aspektas tumulte 

nun mi antaŭ televidilo 
sidaĉas kaj rigardas flagojn 
landoj havas proprajn imagojn 
pri vistaĵoj laŭ nacistilo 

malantaŭ kulisoj esploroj 
pri sangoj de olimpikistoj 
kun favoroj kaj malfavoroj 

tamen l' tuta granda spektaklo 
estas impona kun asistoj 
de famaj artistoj - miraklo!
Zuriko, la 13an de aŭgusto 2004