Soneto kun rido de Hänni
mi legas versojn de Heinz Hänni 
kiujn Barbara opinias 
li ĉiuvorte ironias 
kiu tion povos elteni? 

pri Heinz mi iam skribis ion 
okaze de la nupta festo 
oldulo ema por molesto 
eĉ frosta - mi lin diris tion 

"fabele aspektas komenco
post jaroj ŝanĝiĝas jam sono"
tiu temo fariĝis senco 

hodiaŭ Heinz vagas tra stratoj 
kaj koron havas kiel ŝtono 
krom animaj ridaj rilatoj
Zuriko, la 17an de aŭgusto 2004