Soneto sen pasinta nomo
mi apartenis al neniu 
literaturgeneracio 
sen iu nomita frakcio 
ne ploru mi kaj ne enviu 

mi debutis en l' kvindek sesa 
sed sen revuo "Nuntempeco" 
mi trinkis kafon en "Verkeco" 
forirante malinteresa 

en l' sesdek oka mi kontraĆ­is 
kabaredan re(po)lucion 
ili nun diras ke mi pravis 

mi kontraĆ­is postmodernismon 
ne subtenis rezolucion 
kaj ne servis "patriotismon"
Zuriko, la 18an de aŭgusto 2004