Soneto ĉe la kuracisto
mi diras al mia doktoro 
"vi bone aspektas" "ankaŭ vi" 
diras la kuracisto al mi 
mi aspektas kiel hororo 

timigas min operacioj 
se li aldonas "se vi volas" 
mi ne scias ĉu li konsolas 
aŭ ĉu pensas pri atrakcioj 

ekestis tiom da malsanoj 
ke baldaŭ mankos kalendaro 
pli ol fingroj en ambaŭ manoj 

se mi estas svelta - mi feblas 
mi dikiĝas pro kontraŭstaro 
verŝajne meza stato eblas 
Zuriko, la 2an de aŭgusto 2004